Terminaro pri Seksa Identeco kaj Seksa Orientiĝo

Markos Kramer kaj Robin van der Vliet

Enkonduko

Ĉi tiu Terminaro pri Seksa Identeco kaj Seksa Orientiĝo celas kolekti en iom ordigita maniero la terminojn, kiuj estas uzataj en Esperanto por paroli pri seksa identeco (do la sekso, kiun persono havas), seksa orientiĝo (do la sekso, al kiu persono sentas sin allogata) kaj rilataj temoj. Aldone al esperantlingvaj difinoj de la prezentitaj terminoj, la terminaro ankaŭ mencias anglalingvajn tradukojn, ĉar multaj esperantistoj lernas pri ĉi tiu temo interalie en la angla, kaj ĉar multaj lingvoj transprenas terminojn pri ĉi tiu temo laŭ la anglalingva modelo.

Kutime terminaroj estas konceptitaj kiel konsultverkoj kaj sekve listigas la terminojn en alfabeta ordo por faciligi ilian trovadon. Ĉi tiu terminaro tamen estas tiel konciza, ke ĝi ankaŭ bone tralegeblas de komenco ĝis fino, kaj tial ni decidis ordigi la terminojn tiel, ke estiĝas senchava fluo de ideoj, se oni legas ĝin de komenco ĝis fino. La ĉefa ordigo estas laŭ kvar sekcioj, nome Bazaj nocioj, Nocioj por seksa identeco kaj biologia sekso, Nocioj por amrilataj temoj kaj Nocioj por seks-identecaj kaj amrilataj temoj. Aldone la terminaro enhavas kiel kvinan sekcion anglan-Esperantan vortliston en alfabeta ordo. Dum la terminaro ekzistas nur en elektronika formo, ni ne vidas kialon aldoni alfabete ordigitan indekson de ĝiaj Esperantaj terminoj, ĉar kiel elektronika dokumento ĝi ĉiuokaze estas facile traserĉebla.

Verkante difinojn por terminaro oni ofte emas eviti ciklajn difinojn. Aliflanke estas bone sciate, ke absoluta evito de ciklaj difinoj ne eblas. En ĉi tiu terminaro ni alprenis pragmatikan aliron al ĉi tiu problemo: Ni unuavice celis facilan komprenon de la difinoj, kaj foje akceptis por tiu celo ciklajn difinojn. En tiuj okazoj, ni kutime aldonis rimarkojn por pliklarigi la aferon. Ekzemple, en la difino de amrilato aperas la vorto romantika kaj en la difino de romantika aperas la vorto amrilato, sed ĉe ambaŭ difinoj aperas rimarkoj, kiuj pliklarigas la aferon tiel, ke ne devus resti dubo pri la intencita signifo.

Ni evitis aparte listigi ĉiujn formojn ĉe sam-vortbazaj termin-grupoj kiel samseksemo, samseksema kaj samseksemulo, ĉar ni fidas je la kapablo de niaj legantoj mem apliki la kutimajn vortfarajn principojn de Esperanto por laŭkuntekste elekti la ĝustan formon. Plej ofte ni listigis la formon kun -ulo, ĉar tiu estas pli konvene difinebla, sed kompreneble la respondaj adjektivoj estas same bonaj terminoj. En la anglalingva-Esperanta vortlisto tamen ja aperas ĉiuj formoj de tiaj termin-grupoj.

Ĉi tiu terminaro ankaŭ estas elŝutebla kiel PDF-dosiero.

Lingva noto: Kiel kutime inter esperantistoj kun intereso pri ĉi tiu temo, ni libere uzas du ankoraŭ ne-oficialajn lingvajn elementojn de Esperanto, nome la sekse neŭtralan pronomon ri (=tiu persono) kaj la virseksan sufikson -iĉ-, kiu estas uzata analoge al la tradicia sufikso -in-, ankaŭ en la memstara vorto iĉa kun la signifo ‘virseksa’.

Dankesprimo

Ni ŝatus danki Euleax de Lima Pereira pro riaj utilaj konsiloj en la kreado de ĉi tiu terminaro.

1. Bazaj nocioj

seksa identeco. Tiu parto de la identeco aŭ membildo de persono, kiu rilatas al la demando, kiun sekson (inan, iĉan aŭ alian) la persono havas laŭ sia propra sento.

Angle: gender identity

Rimarko: Ofte uzata sinonimo estas genra identeco; krome ekzistas la nuntempe multe pli malofta sinonimo psikologia sekso.

seksa rolo. Socia rolo (ekzemple profesia rolo, rolo en la hejma aŭ infanzorga laboro aŭ rolo en religia rito), kiu en difinita socia kunteksto estas konsiderata kiel nepre aŭ prototipe plenumata de persono de difinita sekso.

Angle: gender role (ĉi tiu vorto tamen ankaŭ povas signifi ‘socia sekso’)

socia sekso. Tiuj trajtoj de la socia konduto de persono, kiuj en ria socia kunteksto estas interpretataj kiel difinaj aŭ tipaj por certa sekso (ekzemple vestiĝmaniero kaj difinitaj seksaj roloj, sed en la nuntempaj Okcidentaj socioj tiuj sociaj kondutoj ankaŭ inkluzivas la publikan diskonigon de onia seksa identeco).

Angle: gender role (ĉi tiu vorto tamen ankaŭ povas signifi ‘seksa rolo’); gender (same kiel la Esperanta esprimo genro ĉi tiu vorto tamen ankaŭ povas signifi ‘seksa identeco’ aŭ ian kombinon de socia sekso kaj seksa identeco)

biologia sekso. Tiuj korpaj trajtoj de persono, kiuj rilatas al la seks-organoj, seksaj hormonoj aŭ seksaj kromosomoj.

Angle: sex, biological sex

sekso. Seksa identeco aŭ socia sekso aŭ biologia sekso.

Angle mankas perfekta sinonimo de la Esperanta sekso, sed plej ofte la vorto tradukeblas per gender, kiu fakte en iuj kuntekstoj ankaŭ povas inkluzivi la biologian sekson.

Rimarko 1: Foje sekso estas kontrastata al genro kaj tiam pro la kunteksto alprenas la pli limigitan signifon de ‘biologia sekso’. Tamen en Esperanto la vorto sekso ĝenerale havas pli vastan signifokampon kaj inkluzivas ankaŭ la seksan identecon kaj socian sekson (do ankaŭ la genron).

Rimarko 2: La vortoj ina kaj iĉa/virseksa estas uzataj por klasi personon laŭ unu el la du tradiciaj seksoj, sendepende ĉu oni intencas la seksan identecon, la socian sekson, la biologian sekson aŭ ian kombinon de tiuj apartaj sekso-konceptoj.

Rimarko 3: Notu, ke nuntempe multaj progresemaj homoj konsideras la klasadon laŭ seksa identeco multe pli grava por la socia kunvivado ol la klasadon laŭ biologia sekso, do krom en malmultaj medicin-rilataj kuntekstoj, en kiuj aparte gravas la biologia sekso, ili ĉe parolado pri homoj emas uzi ina nur en la senco ‘havanta inan seksan identecon’ kaj uzi iĉa nur en la senco ‘havanta iĉan (=viran) seksan identecon’.

genro. Seksa identeco aŭ socia sekso.

Angle: gender (tamen en iuj kuntekstoj ĉi tiu vorto povas same kiel la Esperanta vorto sekso inkluzivi ankaŭ biologian sekson)

Rimarko: Krom la ĉi-supre prezentitan signifon rilatan al la temo de ĉi tiu terminaro, la vorto genro ankaŭ havas du aliajn signifojn: En lingvoscienco genro estas certa gramatika kategorio (foje nomata gramatika genro, gramatika seksosubstantiv-klaso), dum en biologio genro estas la taksonomia ŝtupo inter specio kaj familio (foje nomata speciaro).

tradicia sekso. La ina aŭ la iĉa sekso.

Angle: traditional gender

Rimarko: Nek en Esperanto nek en la angla ĉi tiu esprimo estas multe uzata. Ni tamen inkluzivigas ĝin, ĉar ĝi estas utila por difini kelkajn el la terminoj en ĉi tiu terminaro.

inuma. Havanta ecojn, kiuj tradicie estas konsiderataj kiel tipaj por inoj aŭ karakterizaj por ineco, sendepende de tio, ĉu entute estas io vera pri tiuj tradiciaj juĝoj.

Angle: feminine

Rimarko: Ĉi tiu termino estas ĝis nun malofta en Esperanto, sed ĝi ŝajnas al ni uzinda. Ĝi ankaŭ povas esti aplikata al gramatika genro, kiu estas tradicie konceptata kiel rilata al ineco. Por tiu gramatika nocio oni foje ankaŭ uzas ingenra, sed tiu vorto pro la nove aperinta negramatika signifo de genro difinita supre povus esti miskomprenata kiel ‘seks-identece ina’.

iĉuma. Havanta ecojn, kiuj tradicie estas konsiderataj kiel tipaj por iĉoj aŭ karakterizaj por iĉeco, sendepende de tio, ĉu entute estas io vera pri tiuj tradiciaj juĝoj.

Angle: masculine

Rimarko: Ĉi tiu termino estas ĝis nun malofta en Esperanto, sed ĝi ŝajnas al ni uzinda. Ĝi ankaŭ povas esti aplikata al gramatika genro, kiu estas tradicie konceptata kiel rilata al iĉeco. Por tiu gramatika nocio oni foje ankaŭ uzas virgenra, sed tiu vorto pro la nove aperinta negramatika signifo de genro difinita supre povus esti miskomprenata kiel ‘seks-identece iĉa’.

2. Nocioj por seksa identeco kaj biologia sekso

ĉe-naske asignita sekso. Tiu sekso, kiun la socio kaj/aŭ oficialaj instancoj asignis al persono ĉe ties naskiĝo, plej ofte surbaze de la ĉe-naske videblaj eksteraj seks-organoj.

Angle: sex/gender assigned at birth

transseksa hormonterapio. Hormonterapio, kiu celas plikongruigi korpajn trajtojn kiel la korpoformon, harkreskon kaj voĉon al la seksa identeco de la traktata persono.

Angle: transgender hormone therapy, cross-sex hormone therapy

sekskongruiga operacio. Operacio, kiu celas plikongruigi korpajn trajtojn (plej ofte la formon de la seks-organoj kaj mamoj) al la seksa identeco de la traktata persono.

Angle: sex/gender reassignement surgery

mamligado. La surhavado de mamligilo por platigi la mamojn, ofte kun la celo aspekti malpli inece.

Angle: breast binding

transseksulo. Persono, kies seksa identeco kaj/aŭ socia sekso estas alia ol ria ĉe-naske asignita sekso, sendepende de tio, ĉu ri submetiĝis, intencas submetiĝi aŭ tute ne intencas submetiĝi al transseksa hormonterapio aŭ sekskongruiga operacio.

Angle: transgender person, trans person

Rimarko 1: Ofte uzataj sinonimoj estas transgenrulo kaj transulo.

Rimarko 2: En la angla la vorto transsexual havas pli limigitan signifon ol transgender, laŭ kiu ĝi uzeblas nur por personoj, kiuj submetiĝis aŭ intencas submetiĝi al sekskongruiga operacio kaj/aŭ transseksa hormonterapio. Samtempe multaj transuloj nuntempe tute ne plu emas uzi la esprimon transexual en la angla. En Esperanto ne ekzistas tiu signifodistingo.

Rimarko 3: Konforme kun la klarigoj en Rimarko 3 sub la difino de sekso, la vorto transseksulino signifas ‘transseksulo kun ina seksa identeco’, kaj la vorto transseksuliĉo signifas ‘transseksulo kun iĉa seksa identeco’.

cisseksulo. Persono, kies seksa identeco kaj/aŭ socia sekso estas la sama kiel ria ĉe-naske asignita sekso.

Angle: cisgender person, cis person (malofte ankaŭ cissexual person)

Rimarko: Ofte uzataj sinonimoj estas cisgenrulo kaj cisulo.

interseksulo. Persono, kiu laŭ siaj korpaj trajtoj (plej ofte laŭ la seksorganoj kaj/aŭ hormonoj, malofte ankaŭ laŭ la kromosomoj) estas klasebla nek kiel biologie plene ina nek kiel biologie plene iĉa.

Angle: intersex person

Rimarko: La seksa identeco de interseksulo povas esti ina, iĉa aŭ neduuma.

neduumulo. Persono, kiu havas nek plene inan nek plene iĉan seksan identecon.

Angle: non-binary person, enby, genderqueer person

Rimarko 1: La vorto neduumulo estas ĝenerala termino por ĉia ajn persono, kiu laŭ sia seksa identeco estas nek plene ina nek plene iĉa, sendepende de tio, kio precize estas la seksa identeco de tiu persono. Ekzistas pli specifaj neduumaj seksaj identecoj, ekzemple senseksa (=sengenra), ambaŭseksa (=ambaŭgenra/androgina), seksoflua (=genroflua) kaj duspirita, kiuj estas difinitaj ĉi-malsupre. Tamen kelkaj neduumuloj ne identiĝas kun iu pli specifa seksa identeco, sed nur kun la ĝenerala identeco neduuma.

Rimarko 2: Ekzistas la propono uzi la sufikson -ip- kun la signifo neduuma, analoge al la tradicia uzado de -in- kaj la ankoraŭ ne-oficiala sed jam kutima uzado de -iĉ-. Laŭ ĉi tiu propono la vorto ipo uzeblas kiel sinonimo de neduumulo.

senseksulo. Persono, kiu identiĝas kiel nek ina nek iĉa nek de iu ajn alia specifa sekso.

Angle: agender person

Rimarko: Ekzistas ankaŭ la sinonimo sengenrulo.

ambaŭseksulo. Persono, kiu identiĝas kaj kiel ina kaj kiel iĉa.

Angle: androgynous person

Rimarko: Ekzistas ankaŭ la sinonimoj ambaŭgenrulo kaj androgino.

seksofluulo. Persono, kiu sentas kaj esprimas sian sekson malsame en malsamaj momentoj, kaj akceptas ĉi tiun variadon kiel parton de sia seksa identeco.

Angle: genderfluid person

Rimarko: Ekzistas ankaŭ la sinonimo genrofluulo.

duspiritulo. Nord-Amerika indiĝeno, kiu en sia indiĝena komunumo plenumas tradicie rekonatan seksan rolon alian ol la rolon de ino aŭ iĉo.

Angle: two-spirit (person)

travesĉio. Persono, al kiu ĉe-naske estis asignita la iĉa sekso, kaj kiu publike esprimas sin inume per prototipe inumaj vestaĵoj kaj konduto, kaj foje ankaŭ per inecigaj korpomodifoj, plej ofte en la kunteksto de la Sud-Amerika kulturo, en kiu travesĉioj formas apartan socian grupon kaj seksan identecon.

Angle: travesti

seksa duumo. La ideo, ke estas nur du seksoj, iĉa kaj ina, kaj ke persono devas strikte aparteni al unu el tiuj du kategorioj.

Angle: gender binary

Rimarko: Ekzistas ankaŭ la sinonimo genra duumo.

seksa disforio. Profunda kaj persista malfeliĉeco, kiun kaŭzas la ecoj rilataj al onia ĉe-naske asignita sekso, spertata de multaj transseksuloj.

Angle: gender dysphoria

Rimarko: Ekzistas ankaŭ la sinonimo genra disforio.

misasigno de sekso. Uzo de vorto (plej ofte pronomo, substantivo aŭ adjektivo), kiu prezentas personon kiel havantan sekson, kiun ri fakte ne havas laŭ sia seksa identeco.

Angle: misgendering

Rimarko 1: Ekzistas ankaŭ la sinonimo misasigno de genro.

Rimarko 2: Ofte necesas verba formo de ĉi tiu esprimo, ekzemple por traduki la anglan verbon to misgender. Eblas ĉi tiun nocion esprimi verbe ekzemple per konstruo de la formo misasigni sekson/genron al iu aŭ de la formo misasigni ies sekson/genron. Foje oni renkontas la formon misgenrigi por ĉi tiu signifo, sed ĉi tiu formo estas problema el lingvosistema vidpunkto, ĉar la intencita signifo ja estas nek mise igi genro nek mise igi genra.

transfobio. Timo, malŝato aŭ malamo al transseksuloj aŭ transsekseco.

Angle: transphobia

3. Nocioj por amrilataj temoj

amrilato. Rilato inter du (aŭ foje pli da) personoj, kiuj amas unu la alian en romantika maniero.

Angle: intimate relationship, romantic relationship

Rimarko: Kvankam la verbo ami povas ankaŭ esti uzata por la pozitiva emocia rilato, kiun oni kutime havas al proksimaj parencoj aŭ tre bonaj amikoj, la vorto amrilato preskaŭ ĉiam alprenas pli limigitan signifon, kiun ni celis kapti per la aldono de la vorto ‘en romantika maniero’.

romantika. Rilata al la emociaj aspektoj de amrilato.

Angle: romantic

Rimarko: La vorto romantika havas du ĉefajn uzojn: Ĝi povas esti uzata kombine kun la radiko am/ por emfazi, ke temas pri romantika amrilato kontraste al ekzemple la amo al proksimaj parencoj. Aldone ĝi povas esti uzata por tiri la atenton al la emociaj aspektoj de amrilato kontraste al la seksumaj aspektoj.

seksumado. La korpa kuniĝo de du (aŭ foje pli da) personoj cele al seksa ekscitiĝo, ekzemple per kunfrotado (penetra aŭ nepenetra) de seks-organoj aŭ per mana aŭ buŝa karesado de seks-organo de unu partoprenanto fare de la alia.

Angle: sex, sexual activity, sexual practice (la unua vorto estas pli kutima en neformala lingvaĵo, sed aliflanke ankaŭ havas la tute nerilatan signifon de biologia sekso)

seksa orientiĝo. Inklino aŭ neinklino al amrilato kaj/aŭ seksumado kun persono de difinita homgrupo.

Angle: sexual orientation, sexual and romantic orientation

Rimarko: La difino enhavas la vorton neinklino, por ke ĝi ankaŭ inkluzivu neniuseksemon (neseksumemon/neromantikemon) kiel seksan orientiĝon.

romantika orientiĝo. Inklino aŭ neinklino al amrilato kun persono de difinita homgrupo.

Angle: romantic orientation

seksuma orientiĝo. Inklino aŭ neinklino al seksumado kun persono de difinita homgrupo.

Angle: sexual orientation (ĉi tiu vorto tamen plej ofte havas la pli vastan signifon de seksa orientiĝo kaj alprenas ĉi tiun pli limigitan signifon nur kiam ĝi estas kontrastata al romantic orientation; en la angla ne ekzistas esprimo, kiu sendepende de la kunteksto ĉiam signifas seksuma orientiĝo)

aliseksemulo. Persono kun inklino al amrilato kaj/aŭ seksumado kun persono de tiu el la du tradiciaj seksoj, al kiu ri mem ne apartenas.

Angle: heterosexual (person)

Rimarko: Oni povas uzi esprimojn kiel romantike aliseksema kaj seksume aliseksema, kiam oni celas nur la romantikan orientiĝon aŭ nur la seksuman orientiĝon. Ĉi tiu rimarko ankaŭ aplikeblas al la esprimoj samseksema, ambaŭseksema, ĉiuseksema, inseksema kaj iĉseksema.

samseksemulo. Persono kun inklino al amrilato kaj/aŭ seksumado kun persono de la sama el la du tradiciaj seksoj, al kiu ankaŭ ri mem apartenas.

Angle: homosexual (person)

Rimarko: Ofta sinonimo de samseksemulo estas gejo. La vorto gejo estas ĝenerale seksneŭtrala, sed povas alpreni iĉan signifon en kelkaj kuntekstoj. Por inaj samseksemuloj krome ekzistas la pli specifaj terminoj lesbanino (la tradicia formo) kaj lesbo (lastatempe ekpopulariĝinta formo).

ambaŭseksemulo. Persono kun inklino al amrilato kaj/aŭ seksumado kun persono de ajna el la du tradiciaj seksoj.

Angle: bisexual (person)

Rimarko: Kelkaj homoj uzas ambaŭseksema en la senco de ĉiuseksema.

ĉiuseksemulo. Persono kun inklino al amrilato kaj/aŭ seksumado kun persono de ajna sekso.

Angle: pansexual (person)

inseksemulo. Persono kun inklino al amrilato kaj/aŭ seksumado kun ino.

Angle: gynephile

Rimarko: Ĉi tiu vorto uzeblas por specifi seksan orientiĝon de iu sen konsideri la sekson de tiu persono.

iĉseksemulo. Persono kun inklino al amrilato kaj/aŭ seksumado kun iĉo.

Angle: androphile

Rimarko: Ĉi tiu vorto uzeblas por specifi seksan orientiĝon de iu sen konsideri la sekson de tiu persono.

neniuseksemulo. Persono sen inklino al amrilato kun ajnaspeca persono kaj/aŭ sen inklino al seksumado kun ajnaspeca persono.

Angle: asexual person, asexual and/or aromantic person

neromantikemulo. Persono sen inklino al amrilato kun ajnaspeca persono.

Angle: aromantic person

neseksumemulo. Persono sen inklino al seksumado kun ajnaspeca persono.

Angle: asexual person (ĉi tiu vorto ankaŭ povas havi la pli vastan signifon de neniuseksemulo)

pluramemo. Inklino al la samtempa flegado de pluraj amrilatoj, kun scio kaj konsento de ĉiuj partoprenantoj.

Angle: polyamory

Rimarko: Ekzistas multaj malsamaj specoj de pluramemo. Du specifaj estas plurfideleco kaj malfermita rilato, kiuj estas difinitaj ĉi-malsupre.

plurfideleco. Speco de pluramemo, en kiu oni havas certan (kutime malgrandan) kvanton da samtempaj amrilatoj kaj promesas al la aliaj partoprenantoj resti fidela ene de tiuj amrilatoj, do ne seksumi ekster tiuj amrilatoj kaj ne komenci novan aldonan amrilaton sen antaŭa eksplicita konsento de ĉiuj aliaj partoprenantoj en tiu plurfidela rilato.

Angle: polyfidelity

malfermita rilato. Amrilato (kutime dupersona), kiun oni interkonsente kun la alia persono malfermas al la eblo de seksumado kaj/aŭ romantikumado ekster tiu ĉefa amrilato.

Angle: open relationship

Rimarko: Pli ofta sinonimo estas malferma rilato. Ni tamen rekomendas la formon malfermita rilato pro tio, ke ni konsideras la uzon de malferma en la senco de malfermita evitinda, ĉar ĝi ne bone koheras kun la kutima maniero interpreti adjektivon derivitan de verba vortobazo.

homofobio. Timo, malŝato aŭ malamo al samseksemuloj aŭ samseksemo.

Angle: homophobia

4. Nocioj por seks-identecaj kaj amrilataj temoj

elŝrankiĝo. Diskonigo de onia transsekseco aŭ ne-aliseksema seksa orientiĝo.

Angle: coming out (of the closet)

elŝrankigo. Diskonigo de ies transsekseco aŭ ne-aliseksema seksa orientiĝo sen ties konsento.

Angle: outing

seksa malplimulto. Grupo de homoj, kiuj laŭ sia seksa identeco aŭ seksa orientiĝo diferencas de la plejmulto en ilia socio.

Angle: sexual minority

kviro. Persono, kiu apartenas al seksa malplimulto, precipe tia persono, kiu aktive kontraŭas la tradiciajn sociajn normojn koncerne seks-identecon kaj/aŭ seksan orientiĝon.

Angle: queer (person)

GLAT. Mallongigo por Gejoj, Lesboj/Lesbaninoj, Ambaŭseksemuloj kaj Transseksuloj/Transgenruloj.

Angle: LGBT

Rimarko 1: Ĉi tiu mallongigo estas prononcata unusilabe, same kiel la vorto glat’.

Rimarko 2: Angle krome ekzistas pli longaj mallongigoj kiel LGBTQ, LGBTI, LGBTQ+ ktp. En Esperanto ĝis nun ne establiĝis pli longa mallongigo ol GLAT.

GLAT-ulo. Persono, kiu estas samseksemulo, ambaŭseksemulo aŭ transseksulo.

Angle: LGBT person

Rimarko: Ne estas klare specifebla signifodiferenco inter kviro kaj GLAT-ulo, sed la unua ofte kunportas nuancon de aktiva kontraŭado al la tradiciaj sociaj normoj pri seks-identeco kaj seksa orientiĝo, dum GLAT-ulo estas ĉi-rilate pli neŭtrala.

fiermarŝo. Ĉiujara evento en multaj mondopartoj, ĉe kiu oni festas fieron, kulturon kaj la akcepton de personoj apartenantaj al seksaj malplimultoj.

Angle: pride parade, pride march, pride event, pride festival

aliancano. Persono, kiu mem ne estas GLAT-ulo, sed kiu subtenas kaj respektas GLAT-ulojn.

Angle: ally

5. Angla-Esperanta vortlisto

Ĉe anglalingvaj vortoj, kiuj povas aparteni al pli ol unu vortklaso, la vortklaso estas indikita per la mallongigo (adj) por adjektivo aŭ (n) (=noun) por substantivo.

Kiam estas pluraj samsignifaj tradukoj, ili estas apartigitaj per komo. Se pro plursignifeco de la anglalingva vorto estas malsamsignifaj tradukoj, ili estas apartigitaj per punktokomo.

Fine de ĉiu Esperanta traduko (aŭ grupo de samsignifaj Esperantaj tradukoj) aperas enkrampe cifero, kiu indikas, en kiu sekcio troveblas la difino de la koncerna nocio.


agender (adj). senseksa, sengenra (2)

agender person. senseksulo, sengenrulo (2)

agenderness. sensekseco (2)

ally. aliancano (4)

androgynous (adj). ambaŭseksa, ambaŭgenra, androgina (2)

androgynous person. ambaŭseksulo, ambaŭgenrulo, androgino (2)

androgyny. ambaŭsekseco, ambaŭgenreco, androgineco (2)

androphile. iĉseksemulo (3)

androphilic. iĉseksema (3)

androphily. iĉseksemo (3)

aromantic (adj). neromantikema (3)

aromantic person. neromantikemulo (3)

aromanticism. neromantikemo (3)

asexual (adj). neniuseksema (3); neseksumema (3)

asexual person. neniuseksemulo (3); neseksumemulo (3)

asexuality. neniuseksemo (3); neseksumemo (3)

biological sex. biologia sekso (1)

bisexual (adj). ambaŭseksema (3)

bisexual person. ambaŭseksemulo (3)

bisexuality. ambaŭseksemo (3)

breast binder. mamligilo (2)

breast binding. mamligado (2)

cis (adj). cisseksa, cisgenra, cisa (2)

cisgender (adj). cisseksa, cisgenra, cisa (2)

cisgender person. cisseksulo, cisgenrulo, cisulo (2)

cisgenderness. cissekseco, cisgenreco, ciseco (2)

cisness. cissekseco, cisgenreco, ciseco (2)

to come out (of the closet). elŝrankiĝi (4)

coming out (of the closet). elŝrankiĝo (4)

cross-sex hormone therapy. transseksa hormonterapio (2)

enby. neduumulo (2)

feminine. inuma (1)

femininity. inumeco (1)

gay (adj). geja, samseksema (3)

gay (n). gejo, samseksemulo (3)

gender. genro (1); sekso (1)

gender assigned at birth. ĉe-naske asignita sekso (2)

gender binary. seksa duumo, genra duumo (2)

gender dysphoria. seksa disforio, genra disforio (2)

gender identity. seksa identeco, genra identeco (1)

gender role. seksa rolo (1); socia sekso (1)

gender reassignement surgery. sekskongruiga operacio (2)

genderfluid (adj). seksoflua, genroflua (2)

genderfluid person. seksofluulo, genrofluulo (2)

genderqueer (adj). neduuma, ipa (2)

genderqueer person. neduumulo, ipo (2)

gynephile. inseksemulo (3)

gynephilic. inseksema (3)

gynephily. inseksemo (3)

heterosexual (adj). aliseksema (3)

heterosexual person. aliseksemulo (3)

heterosexuality. aliseksemo (3)

homophobe. homofobiulo (3)

homophobia. homofobio (3)

homophobic. homofobia (3)

homosexual (adj). samseksema, geja (3)

homosexual person. samseksemulo, gejo (3)

homosexuality. samseksemo, gejeco (3)

intersex (adj). interseksa (2)

intersex person. interseksulo (2)

intersexuality. intersekseco (2)

intimate relationship. amrilato (3)

lesbian (adj). lesba, lesbanina (3)

lesbian (n). lesbo, lesbanino (3)

LGBT person. GLAT-ulo (4)

LGBT. GLAT (4)

masculine. iĉuma (1)

masculinity. iĉumeco (1)

to misgender. misasigni sekson/genron al iu, misasigni ies sekson/genron (2)

misgendering. misasigno de sekso/genro (2)

non-binary (adj). neduuma, ipa (2)

non-binary person. neduumulo, ipo (2)

open relationship. malfermita rilato, malferma rilato (3)

to out. elŝrankigi (4)

outing. elŝrankigo (4)

pansexual (adj). ĉiuseksema (3)

pansexual person. ĉiuseksemulo (3)

pansexuality. ĉiuseksemo (3)

polyamorist. pluramemulo (3)

polyamorous. pluramema (3)

polyamory. pluramemo (3)

polyfidelity. plurfideleco (3)

pride event. fiermarŝo (4)

pride festival. fiermarŝo (4)

pride march. fiermarŝo (4)

pride parade. fiermarŝo (4)

queer (adj). kvira (4)

queer (n). kviro (4)

romantic orientation. romantika orientiĝo (3)

romantic relationship. amrilato (3)

romantic. romantika (3)

sex assigned at birth. ĉe-naske asignita sekso (2)

sex. biologia sekso (1); seksumado (3)

sexual activity. seksumado (3)

sexual minority. seksa malplimulto (4)

sexual orientation. seksa orientiĝo (3); seksuma orientiĝo (3)

sexual practice. seksumado (3)

sex reassignement surgery. sekskongruiga operacio (2)

traditional gender. tradicia sekso (1)

trans (adj). transseksa, transgenra, transa (2)

trans man. transseksuliĉo, transgenruliĉo, transuliĉo, trans-iĉo (2)

trans woman. transseksulino, transgenrulino, transulino, trans-ino (2)

transgender (adj). transseksa, transgenra, transa (2)

transgender hormone therapy. transseksa hormonterapio (2)

transgender person. transseksulo, transgenrulo, transulo (2)

transgenderness. transsekseco, transgenreco, transeco (2)

transness. transsekseco, transgenreco, transeco (2)

transphobe. transfobiulo (2)

transphobia. transfobio (2)

transphobic. transfobia (2)

travesti. travesĉio (2)

two-spirit (adj). duspirita (2); duspiritula (2)

two-spirit (n). duspiritulo (2)